?

Log in

No account? Create an account
Оригинал взят у mimohodec в Projekto de IKEF-Turismo kaj La Vojaĝo startis

Karaj, nun  IKEF-Turismo kaj retejo La Vojaĝo kunlaboras kaj startas kun komuna rubriko nomata "Vojaĝoj".

Tie estas publikataj informoj pri planataj itineroj, bonvolu viziti la retejon: http://vojagxo.info/ikef-turismo/ kaj registru viajn itinerojn, se vi laboras kiel gvidanto k organizanto.

Etikedoj:

Vladimir, hostalo Samovar

Dum movadanoj babilas, ni laboras. Jen paĝo de la hostalo en populara turisma situo de Rusio -- urbo Vladimir. Baldaŭ la hostalo ankaŭ estos ekipita per informiloj en esperanto kaj ŝildo kun QR kodo.


Kio estas «samovar«? Ĝi estas tradicia ruslanda akvoboligilo por teumado. Hostalo «Samovar» ankaŭ pretas gustumi vin per bona teo kaj esti via komforta hejmo en urbo Vladimir — antikva ĉefurbo de rusia ŝtato, urbo de riĉa popola folkloro kaj tradicioj, malnovaj preĝejoj el blanka ŝtono kaj certe famaj la Oraj pordoj. Se vi vojaĝas en Rusio, laŭ Trasiberia fervojo aŭ laŭ alia itinero, ne hezitu viziti Vladimir  kaj ĉirkaŭurbo.

Etikedoj:

Karavano al Seulo: esploru mondon kun ni!

Karavano el Rusio al Koreio, survoje al UK de 2017 jaro. La Vojaĝo anoncas novan projekton, Karavanon al Seulo por partoprenantoj de planata kongreso. Laŭ anticipa plano ĝi itineros laŭ la fama Trasiberia fervojo (9298 km), la plej longa fervoja itinero en la mondo.



Laŭ baza plano Karavano startos en Sankt-Peterburgo, trapasos nordon de eŭropea parto de Rusio, Uralon, Siberion, vastan azian parton de Rusio preter urboj Vologda, Kirov, Perm, Jekaterinburg, Tjumen’, Omsk, Novosibirsk, Krasnojarsk, Irkutsk, Ulan-Ude, Ĉita, Blagoveŝĉensk, Ĥabarovsk al Vladivostoko sur la Pacifika marbordo. El Vladivostoko ni veturos al Koreio per pramo aŭ per aviadilo.


Pliaj informoj ĉe: vojagxo.info/karavano-al-seulo/

Etikedoj:


Pasintjare nia projekto, La Vojaĝo partoprenis en ĉina konkurso de amatoraj filmoj Teo kaj Amo. Ni rakontas en la filmo pri fama rusia negociisto de XIX harcento, Alekséj Gúbkin, kies komerca talenteco revolucie ŝanĝigis situacion kun teo-trinkado en Rusio.

http://vojagxo.info/homo-kiu-instruis-rusion-teumadi/

Etikedoj:

Karavano en Seulo

Korea Esperanto-Asocio intencas inviti UK-102 de 2017 jaro en Seulo. Por subteni la planon La Vojaĝo anoncas novan projekton — Karavanon al Seulo por partoprenantoj de planata kongreso.

http://vojagxo.info/karavano-al-seulo/

Etikedoj:



Hodiaŭ en Ulanbatoro prezidantoj de Mongolio Caĥiagijn Elbegdorĵ kaj prezidanto de Rusio Vladimir Putin subskribis ŝtatan interkonsenton pri senvizaj vojaĝoj de civitanoj de la landoj.

Legi pli

Etikedoj:

Kontrolu La Vojaĝon en via Yandex.

Uzzntoj de la Yandex.ru povas facile sciiĝi pri ĉiuj renovaĵoj ĉe la retejo - www.vojagxo.info uzante servon de Yandex -- http://www.yandex.ru/?add=154031&from=promocode
Aldonu ĝin sur via ĉefa paĝo kaj estu ĉiam ligita!

Etikedoj:

En grupo La Vojaĝo estas publikitaj novaj fotoj de IJK en Hanojo

http://vk.com/albums-11005993

Ne forgesu aliĝi al la grupo!

Etikedoj: